Tendumo
speco de turismo, vivante en tendoj, feriaj dometoj, ruldomoj aŭ kampadveturiloj / From Wikipedia, the free encyclopedia
Tendumo aŭ kampadumo (en multaj lingvoj camping, el la latina: campus, kampo) estas formo de turismo. La feriantoj tranoktas en tendoj, ruldomoj aŭ kampadveturiloj. Celo de la tendumantoj estas kutime naturproksima, neluksa, ripoziga feriado.
Tendumo establiĝis komence de la 20-a jarcento kaj nuntempe disvastiĝis multe. Tra la tuta mondo troveblas tendumejoj aŭ kampadejoj, ofte en pejzaĝe belaj lokoj, kiel naciaj parkoj. Tranoktado en tendumejoj estas kutime malpli multekosta ol en hoteloj.
En la plej multaj eŭropaj landoj ne plu permesatas tendumi sovaĝe, t.e. ekster tendumejoj.