Teresa Carreño
From Wikipedia, the free encyclopedia
Teresa CARREÑO (n. la 22-an de decembro 1853 — m. la 12-an de junio 1917) estas venezuela pianistino, konsiderata unu el la plej grandaj el ĉiuj tempoj, naskiĝis en 1853 en Caracas (Karakaso), filino de la muzikisto Manuel Antonio Carreño.
Teresa Carreño | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 22-an de decembro 1853 (1853-12-22) en Karakaso |
Morto | 12-an de junio 1917 (1917-06-12) (63-jaraĝa) en Nov-Jorko |
Tombo | Panteono Nacia de Venezuelo |
Lingvoj | hispana |
Ŝtataneco | Venezuelo |
Subskribo | |
Familio | |
Patro | Manuel Antonio Carreño |
Edz(in)o | Eugen d'Albert • Émile Sauret • Giovanni Tagliapietra • Arturo Tagliapetra |
Infanoj | Eugenia Harris-D'Albert • Hertha Weber-D'Albert |
Okupo | |
Okupo | komponisto • dirigento • pianisto • operkantisto |
En sia naŭjaraĝo ŝi jam estis perfekta pianvirtuozino kaj komenciĝa komponistino. Krom ŝia patro, kiu gvidis ŝiajn unuajn paŝojn sur la klavaro, instruis ŝin la germana komponisto Julius Hohene. En la jaro 1863 ŝi translokiĝis al Novjorko, kie ŝi ricevis lecionojn de la monde konataj komponistoj Luis M. Gottschalk kaj Anton Rubinstein.
Perfektiĝinte sian muzikan edukadon en Eŭropo, en la aĝo de dek ok jaroj ŝi komencis sian karieron de brila koncertistino[1]. Tiu kariero kondukos ŝin al la triumfoj en Usono, Latinameriko, Aŭstralio, Novzelando, Egiptujo, Sudafriko kaj Eŭropo, kie ŝiaj koncertoj eksplodigis la admiron de la popoloj.
La karakasa Teresa Carreño alpropigis al si, speciale, la spiritan koron de Germanujo, de kie imperiestra kortego ŝi estis artistino preferata. Berlino adoptis ŝin kiel sian civitaninon. Tie oni nomis ŝin "Brunilda la Valkirio". Antaŭ ŝia arto kliniĝis eminentaj komponistoj kiel Brahms, Liszt, Grieg, Wagner, Bruckner, Von Bülow, Clara Schumann, kiuj ĉiuj ĝuis ŝian amikecon.
En 1889 ŝi elektis Berlinon kiel sian restadejon, kaj en tiu ĉefurbo festis sian oran edziniĝon kiel artistino la 21an de novembro 1892.
Denove ŝi translokiĝis al Novjorko, kie ŝi mortis en la jaro 1917. Caracas dediĉis al ŝi monumenton, konstruitan de la skulptisto Pedro Basalo, en la promenejo El Calvario. En la ombro de la arboj, en la kvieteco de la silenta parko, apud fontanoj kaj ĝardenoj, ŝia imago reviviĝas kaj staras antaŭ la novaj generacioj de Venezuelo.