Tierra de Sahagún
From Wikipedia, the free encyclopedia
Tierra de Sahagún ([TJEra desaaGUN], Tero de Sahagún) estas komarko en sudoriento de la provinco Leono, en la regiono Kastilio kaj Leono, Hispanio. Ĝi etendiĝas tra 927 km² kaj estas dividita en 98 loĝlokoj kaj 16 municipaj teritorioj kaj foje la limaj konsideroj ne koincidas depende de la fontoj. Temas pri ebenaj ebenaĵoj, generitaj de sedimentoj apenaŭ eroziitaj. Ĝi limas sude kun la provinco Valadolido kaj oriente kun la provinco Palencio. La plej loĝata urbo estas Sahagún. Trairas parton de la komarko la rivero Cea.