Tizimín
From Wikipedia, the free encyclopedia
Tizimín estas unu el la 106 komunumoj de la meksika subŝtato Yucatán, kiu estas unu el la tri meksikaj subŝtatoj sur la duoninsulo Jukatano. La ĉefurbo de la komunumo estas la samnoma Tizimín. La komunumo situas en la nordorienta parto de Yucatán en la regiono 1 "Litoral Oriente", kiu limas al la Meksika Golfo (norde), al la federacia subŝtato Quintana Roo en la oriento, al la regiono 2 "Oriente" en la sudo kaj al la regionoj 3 "Litoral Centro" kaj 4 "Centro"en la okcidento. La ŝlosilnumero de la komunumo laŭ la INEGI, do laŭ la nacia geografia instituto estas 31096.
Rapidaj faktoj municipo de Meksiko, Administrado ...
Tizimín | |||
---|---|---|---|
municipo de Meksiko | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Statuso | Komunumo | ||
Lando | Meksiko | ||
Ŝtato | Yucatán | ||
Regiono | Litoral Oriente | ||
Poŝtkodo | 97700–97719 | ||
Kodo laŭ | 31 096 | ||
Retpaĝaro | http://www.tizimin.gob.mx | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 69 553 | ||
Loĝdenso | 20 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 21° 15′ N, 87° 54′ U (mapo)21.25-87.9 [+] | ||
Alto | 17 m | ||
Areo | 4 132,40 km² (413 240 ha) | ||
Horzono | UTC -6 | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Tizimín Municipality [+] | |||
Fermi