Traunviertel
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Traunviertel (prononco [traŭnfirtl], laŭvorte "Traun-kvartalo", en oficialaj nomoj ankaŭ Traunkreis), estas regiono de Aŭstrio kaj konsistigas unu el la kvar historiajn regionojn de la federacia lando Supra Aŭstrio, nome ties sudorientan parton. La regiono nomatas laŭ la rivero Traun, kiu origine estis sia nordokcidenta limo. La ekzaktaj nuntempaj limoj nur fiksiĝis en la 19-a jarcento, lige al tiutempa kreo de la nunaj politikaj distriktoj de la federacia lando.
Rapidaj faktoj Historia regiono, regiono [+] ...
Traunviertel | ||
---|---|---|
Historia regiono | ||
regiono [+] | ||
Lando | Aŭstrio | |
- koordinatoj | 47° 50′ 0″ N, 14° 5′ 0″ O (mapo)47.83333314.083333 | |
Traunviertel | ||
Vikimedia Komunejo: Traunviertel [+] | ||
Fermi
La regiono tradicie konsistas el la distriktoj Gmunden, Kirchdorf an der Krems, Steyr-Land kaj Linz-Land, kaj el la eksterdistriktaj urboj Steyr kaj Linz - de la lasta urbo tamen laŭ iuj difinoj nur la (pli granda) parto sude de la rivero Danubo.