Troick (ruse Троицк) estis urbo en Moskva provinco. Ekde la 1-a de junio 2012 ĝi estas parto de Moskvo kaj apartenas al administra arondismento Troick (en la bunta mapo en la informkesto signata per la nombro "12"). La urbo situas ĉe rivero Desna (ruse Десна). En jaro 1959 la urbo havis 5,2 mil loĝantojn, en la jaro 2002 estis 32,7 mil, kaj laŭ la stato de 2018 en la loĝloko vivis 60 924 loĝantoj sur areo de 15 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 4 062 loĝantoj/km². Kodo de OKATO de la urbo (en 2005) estas 46475.
Rapidaj faktoj loĝloko de Moskvo • setlejo, Administrado ...
Fermi