Tropeolo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Tropeolo (Tropaeolum) estas la sola genro en la familio tropeolacoj (Tropaeolaceae) en la ordo Brasikaloj (Brassicales). Temas pri grimpaj ĝis rampaj, sukoplenaj unu- aŭ dujaraj nelignaj plantoj.
Pliaj informoj Kiel legi la taksonomion, Biologia klasado ...
tropeolo | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Tropaeolum minus
Malvedoj laŭ APG III | ||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
Tropaeolum L. 1753 | ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||||
Fermi
Tropeoloj originas en Sudameriko kaj Mezameriko, tie plejofte el la montaroj de Meksiko ĝis meza Ĉilio kaj Argentino. Kiel ornamplantoj kelkaj (proksimume ok) el la specioj estas hodiaŭ disvastiĝintaj en la modera klimatozono tutmondedisvastigitaj.
En tiu neotropisa genro ekzistas ĉirkaŭ 90 specioj. Unu specio (Tropaeolum tuberosum) estas kultivata kiel nutraĵplanto. La ornamplanto (Tropaeolum majus L.) estas uzata ankaŭ kurace, ĉar ĝia bencila sinapoleo efikas kontraŭbakterie.