Turgruo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Turgruo (hungara-Esperanta mezvortaro) aŭ tur-gruo (Esperanta Bildvortaro) estas levmaŝino, uzata en konstrulaboroj de altaj konstruaĵoj.
Ĝi estas fiksita je unu loko aŭ veturigebla; muntita el apartaj elementoj al la konvena alto. Ĝi havas ĉasion, kontraŭ-pezaĵon, direktan kabinon (gruistejon), gruo-brakon (de kiu pendas ŝtal-kablo kun hoko).