Koordinatoj: 63°50′N20°15′O(mapo)Umeå (finneUumaja), la plej granda urbo en la svedaprovincoVästerbotten (Okcidenta Botnio], kun ĉirkaŭ 110000 loĝantoj. En Umeå estas universitato kun pli ol 20000 studentoj. Ĝis la fino de 2004, ĝi estis la sola sveda universitato norde de Upsalo; ĝi estas unu el la du svedaj universitatoj, kie oni povas lerni esperanton, la dua estas en Stokholmo. En Umeå ankaŭ estas granda hospitalo kaj aŭtofabriko. En 2014 Umeå kune kun la latvia urbo Rigo estis la du Eŭropaj Kulturaj Ĉefurboj.
Rapidaj faktoj urba areo de Svedio • ducal • ĉefurbo, Administrado ...
Umeå estis dokumente menciita jam en la 14-a jarcento, sed la nuna urbo estis fondita nur en 1622. Je la 25-a de junio1888 incendio detruis grandan parton de la urbo. Por malhelpi rapidan disvastiĝon de incendioj oni poste plantis multe da betuloj. Umeå nun havas la kromnomon "urbo de betuloj".