Universitato Concordia
From Wikipedia, the free encyclopedia
Universitato Concordia (angle Concordia University, france Université Concordia) situas en Montrealo, provinco de Kebekio, Kanado. Ĝi estas unu el la du universitatoj de tiu urbo kies ĉefa instru-lingvo estas la angla (la alia estas Universitato McGill).
Rapidaj faktoj Concordia University, university in Quebec ...
Concordia University | |||||
---|---|---|---|---|---|
university in Quebec | |||||
moto | Concordia salus (bonfarto kaj harmonio) | ||||
Informoj | |||||
fondodato | 24-a de aŭgusto 1974 | ||||
speco | publika | ||||
Situo | |||||
Geografia situo | 45° 29′ 49″ N, 73° 34′ 41″ U (mapo)45.496944444444-73.578055555556 | ||||
lando | Kanado | ||||
urbo | Montrealo, Kanado | ||||
Estraro | |||||
prezidanto | Alan Shepard | ||||
Nombroj | |||||
nombro de studentoj | 45 963 (2010-2011) | ||||
nombro de kunlaborantoj | 7 106 | ||||
el tio profesoroj | 1 958 | ||||
retejo | [<span%20class="official%20website"> Oficiala retejo] | ||||
Listoj | |||||
membro de | |||||
• Asocio de Universitatoj de Kanado • ORCID • Open Education Network • Centro por Esploradaj Bibliotekoj • Asocio Universitata de Franclingvio • Scholarly Publishing and Academic Resources Coalition • Digital Research Alliance of Canada • Canadian Federation for the Humanities and Social Sciences • Canadian Research Knowledge Network vd | |||||
| |||||
| |||||
| |||||
Fermi
La universitato disponas pri du sidejoj en la urbo: la kampuso Sir George Williams, en la centro, apud la metrostacio Guy-Concordia, kaj la kampuso Loyola, en la kvartalo Notre-Dame-de-Grâce, ĉirkaŭ 6 kilometrojn okcidente.
La universitato estas, fakte, la rezulto de kunfando kompletigita en 1974 inter la universitato Sir George Williams, kaj la universitato Loyola, ĉi lasta administrata fare de la jezuita kongregacio.