Universitato de Masaĉuseco
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Universitato de Masaĉuseco (angle University of Massachusetts ; ankaŭ nomata UMass) estas publika universitata sistemo kun kvin kampusoj en Masaĉuseco (Amherst, Bostono, Dartmouth, Lowell kaj Lernejo de Medicino en Worcester) fondita en 1863 .
Universitato de Masaĉuseco | |||||
---|---|---|---|---|---|
ŝtata universitat-sistemo | |||||
Informoj | |||||
fondodato | 1863 | ||||
Situo | |||||
lando | Usono | ||||
urbo | Bostono | ||||
Nombroj | |||||
nombro de studentoj | 75 431 vd (stato: nekonata valoro) | ||||
retejo | [<span%20class="official%20website"> Oficiala retejo] | ||||
Listoj | |||||
membro de | |||||
• arXiv • Higher Education Leadership Initiative for Open Scholarship • Association of Public and Land-grant Universities vd | |||||
filioj | |||||
• University of Massachusetts Medical School • Universitato de Masaĉuseco ĉe Amherst • Universitato de Masaĉuseco ĉe Bostono • University of Massachusetts Dartmouth • Universitato de Masaĉuseco ĉe Lowell • Massachusetts College of Liberal Arts vd | |||||
| |||||
Ĝenerale, proksimume 75,000 studentoj studas ĉiun jaron kaj la universitato havas pli ol 530,000 diplomiĝintojn tutmonde, inkluzive de 320,000 diplomiĝintoj kiuj vivas, laboras kaj gvidas kompaniojn kaj organizojn tra Masaĉuseco, igante ĝin la plej granda eks-studenta reto en Nov-Anglio [1]. UMass-fakultato inkluzivas Nobel-premiitojn, gajnintojn de premio Pulitzer, membrojn de la Usona Nacia Akademio de Sciencoj, gajninton de la American Book Awards kaj kolegojn de Fulbright, Guggenheim, MacArthur kaj Malone.
UMass estis vicigita en Usono de Times Higher Education en 2021 en la 60-a loko en la rangotabelo de ĉiuj universitatoj kaj en la 30-a loko en la rangotabelo de publikaj universitatoj [2].
UMass estas la tria plej granda esplora universitato en Masaĉuseco kaj la kvara plej granda esplora universitato en Nov-Anglio, post Universitato Harvard, MIT kaj Universitato Yale kun elspezoj por esplorado kaj disvolviĝo de proksimume 687 milionoj da dolaroj jare.