Universitato de Rejkjaviko
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Universitato de Rejkjaviko (islande Háskólinn í Reykjavík) estas privata universitato en Rejkjaviko, Islando. Ĝi kaj la publika Universitato de Islando en la sama urbo konsistigas la plej grandajn instituciojn de supera edukado en la lando. Ĝi estis fondita en 1998 kaj estas proksime ligata al la plej gravaj ekonomiaj entreprenoj de la lando. Laŭ la stato de aŭtuno 2014 tie 2800 studentoj estas edukataj fare de 220 edukistoj. Interalie, asista profesoro pri komputika scienco estas la esperantisto Hannes Högni Vilhjálmsson, en somero 2013 la prezidanto de la organiza teamo pri la tiujara Universala Kongreso de Esperanto, kaj laŭ la stato de novembro 2014 ankaŭ estas la prezidanto de Islanda Esperanto-Asocio.
Rapidaj faktoj Informoj, fondodato ...
Universitato de Rejkjaviko | ||
---|---|---|
universitato | ||
Informoj | ||
fondodato | 1964 | |
Situo | ||
Geografia situo | 64° 7′ 25″ N, 21° 55′ 37″ U (mapo)64.123611111111-21.926944444444 | |
lando | Islando | |
Nombroj | ||
nombro de studentoj | 3 800 vd (stato: 17-a de julio 2018) | |
retejo | [<span%20class="official%20website"> Oficiala retejo] | |
Listoj | ||
membro de | ||
• Asocio de Eŭropaj Universitatoj vd | ||
filiita al | ||
• Asocio de Eŭropaj Universitatoj vd | ||
| ||
Fermi