Upaniŝadoj
hinduaj filozofiaj tekstoj / From Wikipedia, the free encyclopedia
La Upaniŝadoj estas bramanismaj sanktaj libroj de klasika hinduismo.
Rapidaj faktoj Upaniŝadoj, Aŭtoroj ...
Fermi
La t.n. Monda Paca Preĝo estas bazita sur teksto el iu upaniŝado.
La Upaniŝadoj estas pli ol cent tekstoj verkitaj kelkajn jarcentojn (inter 600 kaj 200 a.K.). Ili estas la kvara kaj lasta parto de la Vedoj (la plej sanktaj verkoj de Hinduismo, estiĝintaj ekde 1500 aŭ 2000 a.K.). De la kvar partoj, la Upaniŝadoj estas la plej filozofia.
Kiel la tuta antikva hinda literaturo, ili estis verkitaj en sanskrito.
"Om Shanti Shanti Shanti" - Ĉi tiu frazo ankaŭ aperas origine en la Upaniŝadoj, la alvoko al paco, al dia silento, al eterna paco.