Mi estas Marek Blahuš (naskiĝinta en 1986) – ĉeĥa esperantisto, informadikisto kaj vikipediisto. En la Vikipedio en Esperanto mi nun ankoraŭ funkcias kiel administranto, sed mi ne plu okupiĝas aktive pri redaktado de artikoloj ĉi tie. Anstataŭe mi nun relative multe aktivas en la ĉeĥa Vikipedio, kie mi fariĝis ankaŭ administranto, kaj en la rilata asocio Vikimedio Ĉeĥio. Krome mi en 2016–2017 pro neceso estis administranto de la Vikifontaro en Esperanto.
Pliaj informoj Marek Blahuš ...
Fermi
Arkivoj
|
|
|
En la jaro 2005 mi ekloĝis en Brno, kiu estas la dua plej granda urbo de Ĉeĥio. Mia devenurbo estas Uherské Hradiště, malpli granda distrikta ĉefurbo pli oriente, proksime de Slovakio. En nia hejmo ni volonte gastigas esperantistojn, interalie per Pasporta Servo. Krom la supre menciitaj fakoj mi hobie okupiĝas ankaŭ pri genealogio (inkluzive de genetika genealogio) kaj lingvoj. Esperanton mi lernis en 2003, mia denaska lingvo estas la ĉeĥa kaj entute mi scias interkompreniĝi en proksimume deko da lingvoj, inter kiuj kuriozaĵo estas la minimumisma planlingvo tokipono al kies populariĝo inter esperantistoj mi kontribuis.