Uzanto:Sliwinski
From Wikipedia, the free encyclopedia
Krzysztof Śliwiński debutis en Vikipedio – pola kaj esperanta – pere de artikolo Muzeo pri Azio kaj Pacifiko en Varsovio, kie li ĵuse laboris kiel dokumentisto. Esperanton lernis aŭtodidakte en ligna teknikumo. Poste aktivis en studenta e-movado ĝis prezidanteco de Pola Studenta Esperanto-Komitato. Kadre de – kunfonditaj de li – Studenta Orientalisma Esperanto-Rondo kaj Pola Orientalistika Societo popularigis Orienton en Lublin dum pluraj jaroj. Poste en Varsovio laboris profesie kiel arkivisto ĉe Pola Esperanto-Asocio kaj popularigis interlingvistikon. Ĉiĉeronis ankaŭ esperanto-ekskursojn eksterlanden. Bakalaŭriĝis ĉe Akademio Internacia de la Sciencoj San Marino.
En Lublino ĉe Universitato al Maria Skłodowska Curie studis iom matematikon kaj poste ĉe Katolika Universitato en Lublin hindan filozofion, klasikan filologion kaj filozofion de la naturo. Eklernis latinan, grekan, hebrean kaj sanskritan lingvon. Interesiĝas ankaŭ pri esoterismo: astrologio, jogo, kabalo, Libro pri Ŝanĝiĝoj.
Miaj kontribuoj: