Valentino Serov
rusa pentristo (1865–1911) / From Wikipedia, the free encyclopedia
Valentino Aleksandroviĉ SEROV (ruse Валентин Александрович Серов) estis eminenta rusia pentristo, pleje konata kiel portreta majstro.
Valentino Serov | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 7-an de januaro 1865 (1865-01-07) en Sankt-Peterburgo |
Morto | 5-an de decembro 1911 (1911-12-05) (46-jaraĝa) en Moskvo |
Tombo | Novodeviĉje tombejo |
Lingvoj | rusa |
Ŝtataneco | Rusia Imperio |
Alma mater | Rusia Akademio de Belartoj |
Familio | |
Patro | Alexander Serov |
Patrino | Valentina Serova |
Okupo | |
Okupo | pentristo • instruisto |
Verkoj | Rape of Europa Madame Lwoff Girl with peaches |
Li naskiĝis la 19-an de januaro 1865 en Sankt Peterburgo kaj mortis la 5-an de decembro 1911 en Moskvo.
Liaj gepatroj estis elstaraj rusaj muzikistoj. Patro Aleksandro Nikolajeviĉ Serov famiĝis kiel komponisto, kiu verkis tri operojn. Patrino Valentina Semionovna originis el la hebrea familio Bergman kaj laboris ĉefe kiel pianistino.
Valentino lernis en la klasika gimnazio nur tri jarojn, ĉar li kune kun la patrino loĝis ekde 1871 en Munkeno kaj ekde 1874 en Parizo.
Post reveno al Rusio li en 1878 konatiĝis kun eminenta rusa pentristo Ilja Repin, kiu instruis al li pentrarton.
Grandan pozitivan rezulton donis lia interkonatiĝo kun fama mecenato Savo Mamontov, kiu invitis lin en sian bienon Abramcevo. Tie li verkis kelkajn pentraĵojn, inkluzive en 1888 plej konatan portreton de dekdua knabino Vera, filino de Mamontov, kiu titoliĝas “Knabino kun persikoj”.
En 1880 Serov komencis studi pentradon en Imperia Akademio de belarto, kie lia profesoro estis Paŭlo Ĉistjakov. En Akademio Valentino Serov gajnis la malgrandan arĝentan medalon pro lia etudo. Ekde 1884 lasinte Akademion li aparte praktikis ĉefe kiel majstro de portreta pentrado.
Ekde 1897 Valentino Serov mem iĝis profesoro en Moskva lernejo de pentrado, skulpturo kaj arkitekturo. Li instruis kelkajn famajn rusajn pentristojn.