Veliĉea lingvo
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Veliĉea Lingvo aŭ Ĉedunguna Lingvo (hispane aŭ angle nomata la Veliche Huilliche, aŭ Huiliche) estas Araŭkana lingvo parolata (en 1982) de ĉirkaŭ 2000 anoj de la etna popolo "Huilliche" en Ĉilio. Ĝi estas parolata en areo sude de kie loĝas la Mapuche, en montaj valoj en la regiono Los Lagos, inter la urbo Valdivia kaj pli sude al la insulo Chiloé. La plejmulto el la parolantoj de la veliĉea estas pli aĝaj, ĉar la lingvo estas malkreskanta; plejparte homoj etne veliĉeaj nun parolas la hispanan kiel sian gepatran lingvon.
Ĉi tiu artikolo pri lingvistiko estas orfa, ĉar malmultaj aŭ neniuj aliaj artikoloj ligas al ĝi. Bonvolu enmeti ligilojn al ĉi tiu paĝo el rilataj artikoloj; sugestoj estas troveblaj ĉi tie. |
Rapidaj faktoj lingvo • moderna lingvo, Araucanian ...
Veliĉea lingvo | |
Chesungun, chedungun | |
lingvo • moderna lingvo | |
---|---|
Araucanian | |
Parolata en | Ĉilio |
Parolantoj | 2 000 |
Lingvistika klasifiko | |
Amerika
| |
Lingva statuso | 5 krize endanĝerigita |
Lingvaj kodoj | |
Lingvaj kodoj | |
ISO 639-2 | huh |
ISO 639-3 | huh |
Glottolog | huil1244 |
Angla nomo | Huilliche |
Franca nomo | huilliche |
Fermi
Veliĉea havas dialekton nomitan Tsesungún.
La mapudunguna, la lingvo de la Mapuche, estas proksime parenca al tiu de la veliĉea, sed ili estas apenaŭ kompreneblaj unu al la alia.