Viand-anstataŭaĵo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Viand-anstataŭaĵo, ankaŭ nomata vianda alternativo, vianda substituaĵo, viand-imitaĵo, vianda analogaĵo, vegetara viando aŭ vegana viando, imitas iujn estetikajn kvalitojn (ekz. teksturon, guston, aspekton) kaj/aŭ kemiajn karakterizaĵojn de specifaj tipoj de viando.
Ĝenerale, viand-anstataŭĵo signifas manĝaĵon el vegetaraj ingrediencoj kaj ofte veganaj (sen ĉiaj bestaĵoj, inklude ovojn aŭ laktaĵojn). Multaj anstataŭaĵoj estas soj-bazitaj (ekz. tofuo, tempeo) aŭ gluteno-bazitaj, sed nun ankaŭ povas esti bazitaj sur piza proteino. La merkata celgrupo de viand-anstataŭaĵoj inkludas vegetaranojn, veganojn, nevegetaranojn, kiuj celas redukti sian viandokonsumon, kaj homojn obeantajn religiajn dietajn leĝojn en hinduismo, judismo, islamo kaj budhismo.
Tofuo, populara viand-anstataŭaĵo el sojo, estis inventita en Ĉinio dum la dinastio Han.[1] Dokumento skribita de Tao Gu (903–970) diris, ke oni valoras tofuon kiel imitan viandon. Viand-anstataŭaĵoj kiel tofuo kaj tritika gluteno estas asociataj kun budhisma kuirarto en Ĉinio kaj aliaj partoj de Orienta Azio.[2] En la hodiaŭa Ĉinio, tofuo estas ofte preparata kun porkaĵo, pro tio, ke la Han-ĉinoj ne konsideras tofuon kiel viandan analogaĵon. Ekzemplo estas ma po dofu (麻婆豆腐). En la mezepoka Eŭropo, viandaj analogaĵoj estis popularaj dum la kristana observo de Karesmo, kiam la konsumo de viando el varmasangaj bestoj estas malpermesita.[3]