Vladimir Megre
From Wikipedia, the free encyclopedia
Vladimir Nikolajeviĉ Megre (cirile Влади́мир Никола́евич Мегре́, naskiĝis la 23-an de julio 1950 en la Ĉernihiva provinco en norda Ukrainio) estas Siberia entreprenisto el Novosibirsk. Li estas fondinto de la movado "Anastazio" respektive "Tintantaj Cedroj". La familia nomo probable estas verkista pseŭdonimo laŭ cirila transskribo de la franca familia nomo Maigret.
Vladimir Megre | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 23-an de julio 1950 (1950-07-23) (73-jaraĝa) en Kuznychi | |
Lingvoj | rusa vd | |
Ŝtataneco | Sovetunio • Rusio vd | |
Profesio | ||
Okupo | entreprenisto • verkisto • entreprenisto vd | |
Laborkampo | literary activity • religio • Nova Epoko • mistikismo vd | |
Aktiva dum | 1994– vd | |
Verkado | ||
Verkoj | Anastasia vd | |
En TTT | Oficiala retejo vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Estas malmultaj informoj pri la frua vivo de Vladimir Megre, krom kelkaj travivaĵoj kiujn li priskribas en siaj skribaĵoj. Unu el tiuj okazis en la 1960-aj jaroj kiam kiel dekjarulo li faris periodajn vizitojn al monaĥo nomata Patro Feodorit en la Triunua-Sergijeva Monaĥejo, en Sergijev Posad (tiam konata kiel Zagorsk), iom oriente de Moskvo.
Meze de la 1980-aj jaroj li edziĝis, ekhavis filinon (Polina) kaj vivis en Novosibirsko, kie li same al multaj aliaj novaj rusaj kapitalistoj profitis de la Perestrojko kaj la posta kolapso de la komunista sistemo por lanĉi entreprenistan karieron. Li kreis kelkajn komercajn kooperativojn kaj ekde la fino de la 1980-aj jaroj luis aron da riveraj ŝipoj kiuj vendo- kaj aĉetocele transportis varojn inter urbaj kaj malurbaj lokoj de la rivero Obo norde de Novosibirsko.