Ora disko de la kosmosondiloj Voyager
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Oraj diskoj de la kosmosondiloj Voyager (angle Voyager Golden Record) estas gramofonaj diskoj, kiujn alportas la Kosmosondiloj Voyager, lanĉitaj en 1977 kaj kiuj atingos post 40.000 jaroj la ĉirkaŭaĵon de la plej proksima stelo.
Ĉar la kosmosondiloj estas tre etaj komparitaj kun la grandeco de la spaco ekstertera, la ebleco ke ajna civilizo kiu povas vojaĝi tra la spaco trovu la kosmosondilojn estas tre eta, ĉar post iom da tempo la kosmosondiloj ĉesos elsendi ajnan elektromagnetan radiadon. La plej granda eblo ke ajna ekster-tera civilizo trovos la kosmosondilojn estas, kiam la kosmosondilo Voyager 1 pasos proksime al la plej proksima stelo de nia sunsistemo, tio okazos en 40.000 jaroj.
Carl Sagan diris ke "la kosmoveturilo, kaj la disko, nur estas troveblaj de civilizoj kiuj kapablas vojaĝi tra la interstela spaco. Sed la lanĉado de tiu ĉi "botelo" ene de la "kosma oceano" diras al ni ion esperigan pri la vivo en tiu ĉi planedo".[mankas fonto] Pro tio ĉi, la disko estas vidata kiel tempa kapsulo aŭ kiel nur simbolaĵo anstataŭ vidi ĝin kiel seriozan provon kontaktiĝi kun ajna ekster-tera estaĵo.[mankas fonto]