Winschoterdiep
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Winschoterdiep estas kanalo inter Groningen kaj Winschoten en Nederlando.
Rapidaj faktoj kanalo, Bazaj informoj ...
Winschoterdiep | |
---|---|
Situo de la Winschoterdiep | |
kanalo | |
Bazaj informoj | |
Longeco | 35,5 km |
Akvokolekta areo | - km² |
Averaĝa trafluo | - m³/s |
Fluo | |
- Alteco super marnivelo | - m |
Enfluejo | Groningen |
- Alteco | ... m |
Geografio | |
Alfluantoj | en Winschoten |
Kanalo en Eŭropo | |
Fermi
La kanalo longas 35½ km kaj taŭgas por ŝipoj ĝis 1350 toneloj. Ĝi havas dekses pontojn, du kluzojn kaj unu fluskluzon (gardopordegon).
En la parto inter Hoogezand kaj Waterhuizen troviĝas kelkaj ŝipfarejoj kiuj estas specialigitaj en la konstruo de marbordaj ŝipoj. La larĝo de ĉi tiuj ŝipoj estas limigita pro la larĝo de la pontoj kie ili devas trapasi kiam ili estas finkonstuitaj. La ŝipfarejoj estas karakterizataj pro la transversaj enakvigejoj. La ŝipoj estas flanke enakvigataj paralele je la kanalo.
- Kategorio Winschoterdiep en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)