Zbąszyń
urbo en nuntempa Pollando / From Wikipedia, the free encyclopedia
Zbąszyń estas urbo en la provinco Grandpollando de Pollando. Ĝi apartenas al samnoma komunumo en distrikto Nowy Tomyśl. Ĝis 1919 la loko apartenis al la Germana Regno, havis la nomon Bentschen, kaj ekde 1919 situis rekte oriente de la limo inter la Germana Regno kaj Pollando: la loko tial inter 1919 kaj 1939 estis grava limtransirejo, kies okcidenta parto estis la germana loko Neu Bentschen, kiu ekde 1945 same fariĝis pola kaj ekde tiam havas la nomon Zbąszynek.
Rapidaj faktoj urbo ...
Zbąszyń | |||
germane: Bentschen (ĝis 1919) | |||
Flago | Blazono | ||
urbo | |||
---|---|---|---|
| |||
Genitivo de la nomo | Zbąszynia | ||
Provinco | Grandpollando | ||
Distrikto | Distrikto Nowotomyski | ||
Komunumo | Komunumo Zbąszyń | ||
Speco de komunumo | Urbo-kampa | ||
Koordinatoj | 52° 15′ N, 15° 55′ O (mapo)52.25305555555615.917777777778 | ||
Areo | 5,57 km² | ||
Loĝantaro | 7319 (en 2004) | ||
Loĝdenso | 1 314 loĝ./km² | ||
Poŝtkodo | 64-360 | ||
Telefona antaŭkodo | 68 | ||
TERYT | 4303915064 | ||
Estro | Tomasz Kurasiński | ||
Titolo de estro | Urbestro | ||
Adreso de estraro | ul.Żwirki 1 | ||
Poŝtkodo de estraro | 64-360 | ||
Telefono de estraro | 68 384-60-09 | ||
Fakso de estraro | 68 384-60-10 | ||
Poŝto de estraro | urzad@zbaszyn.pl | ||
Komunuma retejo | http://www.zbaszyn.pl | ||
Fermi
Laŭ la stato de 2021 en la urbo vivis 7 209 loĝantoj sur areo de 5,57 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 294 loĝantoj/km².