Radŝpinilo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Radŝpinilo estas teknika ilo por ŝpinado de fibroj al plua prilaborado, ekzemple teksado, trikado, kudrado, ktp.
Dum ŝpinado la malfiksaj kaj neordigitaj fibroj iĝas fadeno per samtempa rotacio kaj streĉado. La rotacio estas transdonita de la rado, la aldono kaj streĉado de la fibroj farita de la ŝpinisto, plej ofte virino. La dua tasko de la radŝpinilo estas la volvado de la fadeno sur bobenon.
La radŝpinilo konsistas el piedkranko kaj samaksa rado. Ĉirkaŭ la rado troviĝas maldika impulsrimeno, kiu ligas ĝin al la spindelo. La spindelo havas multe pli malgrandan radon, tial ĝi turniĝas multe pli rapide ol la granda rado.