Spirala galaksio
galaksio en la formo de spiralo, kun multaj brakoj spiralantaj el la centro / From Wikipedia, the free encyclopedia
Spirala galaksio estas speco de galaksio en la klasifiko de galaksioj (vico de Hubble) kiu havas jenajn bazajn fizikajn karakterizojn:
- La centra tubero estas ĉirkaŭbarita de galaksia disko kaj ĉirkaŭbarita de sfera galaksia haloo.
- La tubero similas al elipsa galaksio kaj enhavas multajn malnovajn stelojn de tiel nomata "stela loĝantaro II", kaj kutime estas pezega nigra truo je ĝia centro.
- La disko estas plata, turnanta asembleo (kiu kontribuas al granda angula movokvanto) konsistanta de interstela materio, junaj steloj de "stela loĝantaro I kaj malfermitaj stelamasoj, ĉiu el kiuj enhavas 100 ... 1000 stelojn.
- La haloo estas sfera regiono enhavanta stelojn de stela loĝantaro II, ofte en grandaj stelamasoj konsistantaj el 105 ... 106 steloj, ĉiuj eroj de haloo orbitas ĉirkaŭ la galaksia centro.
Spiralaj galaksioj estas nomataj pro la spiralaj branĉoj kiuj etendas proksimume kiel logaritmaj spiraloj de la tubero, la spiraloaj branĉoj formas buklojn ĉirkaŭ la tubero. Ĉi tiuj branĉoj estas helaj pro la multa stela formigo (en kiu naskiĝas helaj steloj de steloj de specoj O kaj B, kiuj heligas la spiralajn branĉojn). Ĉi tiuj branĉoj distingigas spiralaj galaksioj de lensosimilaj galaksioj, kiuj havas diskon, sed ne havas spiralajn branĉojn.
Spiralaj galaksioj, estas klasifikataj je diversaj subspecoj, vidu en klasifiko de galaksioj.
Oni longe pensis ke la Lakta vojo estas spirala, sed ĵusaj esploroj donas informon ke ĝi estas fakte rektokoneksa spirala galaksio.