Ĉifrado
From Wikipedia, the free encyclopedia
Inventita ĉirkaŭ 2500 a.K., ĉifrado ne alvenis al sia ora epoko ĝis la invento de la komputilo en la 20-a jarcento. La plej fortikaj ĉifroj nune estas bazitaj sur grandegaj primoj: la principo de la moderna (de)ĉifrado estas ke estas facile fari operacio en unu direkto, sed estas tre malfacilega malfari tio operacio (la inversa operacio). Ekzemple, oni povas facile kalkuli novan nombron per multipliko de grandegaj primoj, sed la inverso, faktorado (= trovo de la primoj, kiuj komponas tiun novan nombron) de tia nombro, estas tre malfacilega, kaj bezonas tre longan tempon al fortegan komputilon. Se la primoj estas sufiĉe grandegaj, la bezonata komputilo estos preter la havebleco de individuo, kompanio aŭ eĉ registaro.
Moderna ĉifrado konsistas el algoritmo kaj aparta ĉifra ŝlosilo (angle, encryption key). La ĉifra ŝlosilo estas la "magia" nombro kiu, kiam ĝi estas aplikita al la algoritmo (t.e., la komputila programo kiu implementas ĝin), ĉifras aŭ malĉifras la mesaĝon ĝuste. Ĉiu mesaĝo povas havi alian ŝlosilon, sed la algoritmo samas. La sistemo dependas de la ĉifra ŝlosilo neniam publikiĝas. Se alia ulo aŭ komputilo povas malkovri la ŝlosilo, tiu povas legi la tutan mesaĝon, kiujn la ŝlosilo ĉifras.
Malĉifrado signifas la operacio, kiu malĉifras ĉifritan tekston, t.e. komputas la respondan tekston en klara lingvo. Aliflanke, "deĉifrado" estas malkovro de la signifo de teksto skribita (formitaj) en nekonata lingvo per signoj, simboloj, hieroglifoj aŭ aliforme.