Ĉikago
ĉefurbo de la usona subŝtato Ilinojso / From Wikipedia, the free encyclopedia
Ĉikago (angle Chicago [ŝi-kA-goŭ]) — "La venta urbo", "La dua urbo", "La urbo de larĝaj ŝultroj" — estas la plej granda urbo en la ŝtato Ilinojso kaj la tria plej granda urbo en Usono. Loĝantoj — 2,9 milionoj, en la ĉikaga regiono (Ĉikagio) — 9,6 milionoj. Centro por teknologio kaj scienca esplorado, fabrikado kaj transporto. Centro ankaŭ por komerco en agrikulturaj akcioj. Etne tre diversa urbo, kvartaloj de hindoj, ĉinoj, meksikanoj, portorikanoj, poloj kaj aliaj etnoj troviĝas en la urbo. Konataj manĝaĵoj: dika pico, pola (fum)kolbaso, rostkolbaso, kaj porkaĵo. Ĝi lokas ĉe koordinatoj 41° 54′ N 87° 39′ U (mapo).
Rapidaj faktoj city of Illinois • mondurbo • urbego • urbo, Administrado ...
Ĉikago | |||||
---|---|---|---|---|---|
city of Illinois • mondurbo • urbego • urbo | |||||
Flago | Blazono | ||||
Devizo: Urbs In Horto I Will | |||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 60601–60827 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Politiko | |||||
Urbestro | Brandon Johnson (ekde 15-a de majo 2023) | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 2 746 388 (2020) [+] | ||||
Loĝdenso | 4 529 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 41° 51′ N, 87° 39′ U (mapo)41.85003-87.65005 [+] | ||||
Alto | 179 m [+] | ||||
Areo | 606,424 km² (6 064 2.4 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC-06:00 [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Chicago [+] | |||||
Fermi
Ĝi estas parto de la Megalopolo Grandaj Lagoj.