Ĝilinio
From Wikipedia, the free encyclopedia
Ne konfuzu kun Ĝilino (la urbo).
Ĝilinio | |||||
| |||||
Mallongigo: 吉 (Jí) | |||||
provinco de Popola Respubliko Ĉinio | |||||
---|---|---|---|---|---|
Ĉinio kun Ĝilinio montrata | |||||
Signifo de nomo | Manĉue: girin ula, "laŭ la rivero" | ||||
Administra speco | Provinco | ||||
Ĉefurbo (kaj plejgranda urbo) | Ĉangĉuno | ||||
Provincestro | Jing Junhai
(ekde 2-a de januaro 2018) | ||||
Areo | 187 400 km² | ||||
- Latitudo | 40° 52' N al 46° 18' N | ||||
- Longitudo | 121° 38' E al 131° 19' E | ||||
Loĝantaro | (2009) | ||||
- Ĉirkaŭ | 27 400 000 | ||||
- Loĝdenso | 145/km² | ||||
Ekonomio | (2009) | ||||
- MEP | CNY 720,3 miliardoj | ||||
- MEP po kapo | CNY 26 289 | ||||
HDI | 0,815 (alta) (2008) | ||||
Etnoj | hanoj —91% koreoj —4% manĉuoj —4% mongoloj —0,6% hujoj —0,5% | ||||
ISO 3166-2 | CN-22 | ||||
Oficiala retejo http://www.jl.gov.cn | |||||
Ĝilinio aŭ Jilin (ĉine: 吉林; pinjine: Jílín IPA: [tɕǐlǐn] antikvamode: Kirin) estas provinco de la Ĉina Popola Respubliko, situas en la nordoriento de la lando, regiono kiu ankaŭ nomiĝas Manĉurio. Ĝilinio landlimas Rusio kaj Nord-Koreio oriente, kaj najbaraj provincoj Hejlongĝjango norde, Ljaŭningo sude kaj Interna Mongolio okcidente. La nomo de la provinco verŝajne devenas de la manĉua frazo por "laŭ la rivero" (Girin ula), transskribita en la ĉina lingvo kiel "Jilin," la karakteroj por kiu laŭvorte signifas "bonaŭguran arbaron." La ĉefurbo kaj plej granda urbo de la provinco estas Ĉangĉuno, kvankam la provinco estas nomita laŭ la urbo Ĝilino. Parto de la provinco estas la Korea Aŭtonoma Prefektujo Janbiano.