Ŝablono-Diskuto:Informkesto futbala turniro
From Wikipedia, the free encyclopedia
En Esperanto kutime nombroj prezentiĝas sen dividaj signoj aŭ kun dividaj interspacoj (ekzemple miliono=1000000 aŭ 1 000 000), ne kun dividaj komoj (do 1,000,000 kiel kutime ekzemple en la angla) aŭ kun dividaj punktoj (do 1.000.000 kiel kutime ekzemple en la germana). La nuna ŝablono antaŭvidas ke necesas noti la parametron "spektantoj" laŭ la "germana modelo", do kun pluraj dividaj punktoj, kaj tekste la nombro montriĝas laŭ la "angla modelo", do kun pluraj dividaj komoj. Mi ne sufiĉe profundiĝis ĝis nun en la algoritmojn de la funkcio "formatnum", sed mi ŝatus teni la nunan aŭtomatan elkalkulon de spektantoj po matĉo, sed tamen atingi ke tekste montriĝu spektanta nombro laŭ la esperantlingva formatigo, do sen dividaj komoj (laŭ esperantlingvaj kutimoj, en nombro nur estu unu komo, kiu dividas inter entjero kaj ero, do "1,5" samkiel "1,500" estu unu kaj duono, ne mil kvincent). Kiu povus plenumi tiun ŝablonan adapton?
ThomasPusch (diskuto) 12:34, 14 Maj. 2012 (UTC)
- Saluton, Thomas. Tio estas iomete malfacila, ĉar la ŝablono jam estas uzata. Sed ni uzu la okazon entute elangligi la parametrojn. Bedaŭrinde nun estas stranga lingvomikso ĉe la parametroj, do kelkaj estas esperantaj kaj kelkaj anglaj. --Tlustulimu (diskuto) 13:54, 14 Maj. 2012 (UTC)
- La ŝablona uzo ne devus esti problema: Laŭ mi estus kontentige se la nombro redakte tajpabla daŭre estus 1.000.000, sed fine en la teksta prezento de la informkesto legeblus 1 000 000. La ŝablono nun uziĝas en 31 artikoloj, la 31-an mi hodiaŭ mem aldonis: Se la problemo estas ke post ŝanĝo de ŝablona programigo necesas redakteti la 31 artikolojn, mi volontulas fari tion - la laboro estas limigata. Sed eble tia redakto ne necesas. Pri elangligo de la parametroj vi pravas, mi eĉ ne tiom proksime estis rigardinta la ŝablonan sintakson, kiu entute estas iom tordita... -- ThomasPusch (diskuto) 15:27, 14 Maj. 2012 (UTC)
- Cetere ankaŭ nun la informkesto jam nun "kalkulas" laŭ la esperantlingva logiko. Vidu la ekzemplon en la dokumentado: En la turniro estis 64 (sesdek kvar) matĉoj kaj sume 3,353,655 spektantoj (do tri) - rezulte estis 0.05 spektantoj (dudekono da homo) po matĉo. Tre malmulte! ThomasPusch (diskuto) 21:20, 14 Maj. 2012 (UTC)
- Mi prove ĵus mem trovis, ke forpreno de la "germanaj" punktoj en la informkestoj artikolaj mem kreas bonajn nombrajn interspacojn. Sekve la informkesto subite tute bone "kalkulas" la spektantojn po matĉo! Mi ŝanĝos la sintakson tiel, ke la nombro da spektantoj po matĉo montriĝas en entjeroj - espereble en sporta matĉo spektantoj ne disŝiriĝas al onoj, do onoj de spektantoj ne estas senca kalkulaĵo. ThomasPusch (diskuto) 21:58, 14 Maj. 2012 (UTC) Farite