Édith Piaf
franca kantistino / From Wikipedia, the free encyclopedia
Édith PIAF [edit pjaf], en esperanto Edit' Piaf' (alnomita la Môme Piaf) (môme = bubino, piaf = pasero) estas famkonata kantistino franca de varieteo. Tia ŝi estis nomita memore de Edith Cavell, ĵus mortpafita de germanoj. Ŝi naskiĝis la 19-an de decembro 1915 kaj mortis la 10-an de oktobro 1963.
Édith Piaf | |||||
---|---|---|---|---|---|
Bazaj informoj | |||||
Naskonomo | Édith Giovanna Gassion | ||||
Alie nomata | La Môme Piaf | ||||
Naskiĝo | 19-an de decembro 1915 (1915-12-19) en Parizo | ||||
Morto | 10-an de oktobro 1963 (1963-10-10) (47-jaraĝa) en Grasse | ||||
Edz(in)o | Jacques Pills • Theophanis Lamboukas | ||||
Deveno | Francio | ||||
Ĝenroj | franca popmuziko, kabaredo, ŝansono | ||||
Profesio | kantistino, tekstistino, aktorino | ||||
Instrumentoj | voĉa muziko | ||||
Aktivaj jaroj | [1935 en muziko | ||||
Parencaj temoj |
Georges Moustaki | ||||
| |||||
Persona informo | |||||
Naskonomo | Édith Giovanna Gassion | ||||
Aliaj nomoj | Édith Piaf | ||||
Mortokialo | internal bleeding | ||||
Tombo | Tombejo Père-Lachaise | ||||
Lingvoj | franca • angla | ||||
Loĝloko | Parizo • Usono • Normandio • Francio | ||||
Ŝtataneco | Francio | ||||
Subskribo | |||||
Memorigilo | |||||
Familio | |||||
Patro | Louis Gassion | ||||
Patrino | Line Marsa | ||||
Edz(in)o | Jacques Pills • Theophanis Lamboukas | ||||
Amkunulo | Marcel Cerdan • Louis Gérardin • Yves Montand • nekonata valoro | ||||
Infano | Marcelle Dupont | ||||
Okupo | |||||
Okupo | kantisto • aktoro • diskografa artisto • chansonnier • surstrata artisto • kantoverkisto | ||||
Verkoj | La Vie en rose Milord Non | ||||
Ŝia vera nomo estas Édith Giovanna GASSION. Ŝi naskiĝis en Parizo en malriĉa familio, kaj ŝi komencis sian karieron kiel strat-kantistino, kiam ŝi havis nur 15 jarojn.
En 1935, Edith renkontis la posedanton de noktoklubo frekventata de la plej diversa vizitantaro (riĉaj, malriĉaj personoj). Li konvinkis Edith kanti en la klubo kaj li donis al ŝi la kromnomon "piaf", kiun ŝi poste gardis dum sia tuta vivo kaj kiu famigis ŝin. En 1940, Jean Cocteau verkis por ŝi la teatraĵon "Le Bel Indifférent" (esperantigita al La bela indiferentulo), kiu havis grandegan sukceson.
La vivo de Édith Piaf plenis de tragedio kaj dramoj, kaj tio speguliĝis en ŝia muziko. Baldaŭ la tuta urbo de Parizo konis ŝin kaj ŝian kortuŝan voĉon. Ŝi konatiĝis kaj amikiĝis kun multaj famaj personoj de la franca kultura vivo, kiel la aktoro Maurice Chevalier kaj la poeto Jacques Borgeat.
Ŝi mem verkis kelkajn el siaj kanzonoj, ekzemple Non, je ne regrette rien aŭ "La Vie en Rose" kiu estas ankaŭ unu el ŝiaj plej grandaj sukcesoj. Dum la dua mondmilito ŝi kunlaboris kun la francaj rezistmovadoj kontraŭ la germana armeo kaj kontraŭ la okupado de la franca teritorio. Post la milito, Édith Piaf faris plurajn turneojn tra la tuta Eŭropo kaj la amerika kontinento, iĝante internacie konata persono.
Ŝi ankaŭ lanĉis multajn francajn artistojn, kiuj komencis sukcesan karieron danke al ŝi (ekz. Charles Aznavour).
Ŝi mortis en Grasse en 1963, kaj ŝia funebra ceremonio allogis centojn da miloj da admirantoj en la parizajn stratojn. Ŝi nun ripozas en la pariza tombejo Père Lachaise.