Non, je ne regrette rien
From Wikipedia, the free encyclopedia
Non, je ne regrette rien estas franca kanto komponita en 1956, rekonata pro la interpreto de la tutmonde fama kantistino Édith Piaf[1] la 10-an de novembro 1960. La teksto estis verkita de Michel Vaucaire, la muziko komponita de Charles Dumont kaj ĝia titolo tradukeblas kiel "Ne, mi bedaŭras nenion".
Piaf dediĉis ĝian interpreton al la Franca Fremdula Legio.[2] En la momento kiam ŝi ekkantis kaj surbendigis la kanton, Francio troviĝis en militista konflikto, la Alĝeria Milito de Sendependeco (1956-1962), kaj la legio, kiu premis por ŝtatpuĉo kontraŭ la civila registaro de Alĝerio altrudita de De Gaulle, la Fremdula Legio adoptis la kanton kiam la rezistado estis rompita en aprilo 1961.[3]