8-a simfonio (Mahler)
simfonio komponita de Gustav Mahler en la somero de la jaro 1906 kaj en la unua duonjaro 1907 komplete orkestrigita kaj pretigita / From Wikipedia, the free encyclopedia
La Simfonio n-o 8 (E♭-maĵoro) de Gustav Mahler, kiu estas ankaŭ konata sub la kromnomo ne devena de Mahler Simfonio de la milo, estis komponita en la somero de la jaro 1906 kaj en la unua duonjaro 1907 komplete orkestrigita kaj pretigita. Mahler garnis la verkon ĉe la publikigo en 1910 kun omaĝo al sia edzino Alma Mahler.
La nomon „Simfonio de la milo“ la oka simfonio ricevis de la koncertorganizanto Emil Gutmann, ĉar ĝi bezonas por la prezentado grandegan nombron de muzikistoj. Krom ok kantsoloistoj, du grandaj miksitaj ĥoroj kaj knaba ĥoro Mahler postulas simfoniorkestron kun almenaŭ 50 arĉinstrumentoj, 40 blovinstrumentoj (4 flutoj + 1 fluteto, 4 hobojoj + 1 angla korno, 1 (pli bone 2) E♭-, 3 B♭- kaj 1 basklarnetoj, 4 fagotoj + 1 kontrafagoto, 8 kornoj, 4 trumpetoj, 4 trombonoj, 1 bastubjo, krome izolite lokitaj 4 trumpetoj kaj 3 trombonoj), orgeno, harmoniumo, celesto, piano, pluraj harpoj kaj mandolinoj kaj diversaj frapinstrumentoj. Pri la unua prezentado fakte estas dokumentita nombro de 1030 kunagantoj; diversaj fontoj tamen indikas, ke la nombro de 1000 kunagantoj pro diversaj defaloj kaj malsaniĝoj en lasta minuto ne estis atingata. Mahler pro tio ankaŭ protestis kontraŭ la kromnomo kaj la merkatado kiel – laŭ lia skribo – „al mi fatala munkena Barnum-kaj-Bailey-prezentado“ [1] (alude la faman usonan cirkoentreprenon).
Dum la unua prezentado la 12-an de septembro 1910 en la Neuen Musik-Festhalle en Munkeno (hodiaŭ: magazeno de la Deutsches Museum) Mahler mem direktis la Orkestron de la Koncertasocio je Munkeno (hodiaŭ: Munkenaj Filharmoniistoj). Inter la 3000 aŭskultanoj ankaŭ troviĝis multaj renomaj verkistoj, komponistoj kaj dirigentoj tiutempaj kiel Siegfried Wagner, Alfredo Casella, Stefan Zweig, Thomas Mann, Leopold Stokowski kaj Arnold Berliner, por nomi nur kelkajn. La unua prezentado samkiel dua je la sekva tago estis grandioza sukceso – la plej granda, kiun spertis iu el la verkoj de Mahler dum ties vivotempo. La oka simfonio ankaŭ estis la lasta, kies unuan prezentadon Mahler ankoraŭ travivis. Liaj malfruaj verkoj, la simfonio n-o 9, „Das Lied von der Erde" kaj la fragmentoj de la 10-a simfonio, estis prezentataj unuafoje post lia morto.