Afrikazia lingvaro
lingva familio indiĝena al Afriko kaj Mezoriento / From Wikipedia, the free encyclopedia
La afrikazia lingvaro estas lingvofamilio, kun ĉirkaŭ 375 lingvoj [1]. Sume ĉirkaŭ 300 milionoj da homoj parolas afrikazian lingvon en norda kaj orienta Afriko, la Sahelo, kaj sudokcidenta Azio (inkluzivante ĉirkaŭ 200 milionojn da parolantoj de la Araba). Aliaj nomoj foje donataj al tiu lingvofamilo inkluzivas Ĥamida-Ŝemida (eksmoda), Erythraean[2], kaj Lisramic [3].
La afrikazia lingvaro dividiĝas jene:
- Berbera lingvaro
- Ĉada lingvaro
- Egipta lingvaro
- Kuŝida lingvaro
- Omota lingvaro
- Ŝemida lingvaro
- Beĝa lingvo (disputata klasigo; ofte klasifikita kiel Kuŝida)
Multaj homoj konsideras la Ongotan lingvon Omota, sed ĝia klasifiko restas disputata. Harold Fleming provizore sugestas trakti ĝin sendependa branĉo de ne-Omota Afrikazia.[4]