Akva ciklo
kontinua movo de akvo sur, super kaj sub la surfaco de la Tero / From Wikipedia, the free encyclopedia
Per Akva ciklo, aŭ akvociklo (ankaŭ nomita la hidrologia ciklo), oni komprenas la transporton kaj la tenadon de akvo globalskale kaj regionskale. Dum sia ciklo akvo plurfoje ŝanĝas sian staton inter likva, solida kaj gasa fazoj. Ĝi trakuras la unuopajn geosferojn, nome la hidrosferon, litosferon, biosferon kaj atmosferon de la Tero. La akvociklo okazas plejparte inter maro kaj firma tero. En la akvociklo neniom da akvo perdiĝas, ĝi nur ŝanĝas sian fazostaton.
La kompreno de la principoj de la akvociklo estis jam studita de Aristotelo kaj liaj disĉiploj (4-a jarcento a.K.). Tiu kompreno estis unu el la bazŝtonoj de la principoj de distilado kiuj sekvis [1].
La akva ciklo rilatas al la konstanta interŝanĝo de akvo inter la atmosfero, grundo, maro, grundakvo kaj organismoj. Aldone al stokado de akvo en diversaj "ujoj" (la oceano estas ekzemplo de ujego), la diversaj cirkvitoj kiuj konsistigas la akvociklon inkludas kvin operaciojn: vaporiĝo, precipitaĵo, enfiltriĝo, surgrunda fluo kaj subtera fluo.
La komenco de la ciklo estas en la sunaj radioj, kiuj trafas la akvon kaj varmigas ĝin. La sunenergio, kiu estas stokita en marakvo aŭ en akvokorpoj surtere, permesas la rompon de la ligoj inter la akvaj molekuloj kiu estas necesaj por ilian vaporiĝon. La akvovaporo kiu leviĝas, malvarmiĝas kaj kondensiĝas kaj formas nubojn. Tiujn portas la ventoj al la ĉefgrundo kaj malsuprenigas pluvojn tie. Ĉirkaŭ 78% da la pluvakvo kiu falas sur la kontinentoj venas de akvo kiu vaporiĝas el la oceanoj. La akvo, kiu vaporiĝas el la oceanoj kaj el la akvokorpoj de nesala akvo, revenas al ili en formo de sedimento, riveroj kaj grundakvo. La terareo kiu produktas fluadon drenatan al komuna punkto estas nomata akvokolekta baseno.
La transiro de akvo de unu materistato al alia implicas la sorbadon de energio aŭ ĝian liberigon. Ekzemple, kiam la marakvo vaporiĝas aŭ kiam glaĉeroj degelas, energio estas sorbita. La sama energio estas elsendita kiam la akvovaporo en la aero kondensiĝas, aŭ kiam la marakvo en la diversaj komponantoj de la hidrosfero estas en ĉiuj tri materistatoj - solida, likva kaj gasa. Ĉi tiuj komponantoj estas interrilataj, kaj ili konstante interŝanĝas materion kaj energion. Tiel, estas transiro de unu materistato al alia: fandado de glaĉeroj, akvo vaporiĝanta aŭ frostiĝanta kaj kondensiĝanta akvovaporo. Ĉi tio estas la akvociklo en naturo ankaŭ nomita la hidrologia ciklo.
La fluo de likva akvo kaj glacio ankaŭ transportas mineralojn tra la tera globo. Ĝi ankaŭ estas implicita en remodelado de la geologiaj ecoj de la Tero, helpe de procezoj inkluzive de erozio kaj sedimentado. La akvociklo ankaŭ estas esenca por la bontenado de la plej multaj vivo kaj ekosistemoj sur la planedo.
Kvankam akvo estas nemalhavebla konsuma produkto de bestoj kaj plantoj, nur malgranda parto de ĝi restas en la grundo en subteraj akvorezervujoj, riveroj kaj riveretoj, en formo de glacio ĉe la polusoj aŭ en formo de vaporo en la aero. La ĉefaj ujoj de akvo estas la oceanoj. Tial la manko de akvo, kiu estas limiga faktoro por la kresko kaj distribuo de organismo, kaj la eltena kapacito de vivejo. Ĉi tio ankaŭ estas la kialo de la bezono fari efikan kaj ekonomian uzon de konsumata (ne-sala) akvo.