Alaho
Dio kaj Kreinto en Islamo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Alaho ( Allāh, arabe الله /ɑɫˈɫɑː(h)/) estas la araba vorto por «Dio». Ĝi estas vaste konsiderata kiel deveninta de rekonstruita praŝemida radiko *ʔ-l, kvankam la maniero estas pridisputata.[1] Iuj opinias, ke ĝi estas pruntovorto el la aramea ܐܠܗܐ (Alaha), aŭ eĉ la hebrea vorto אלהים (Elohim).[1] Sed la plimulto konsideras ĝin kuntiro de la difinita artikolo ال al kaj la vorto إله ilāh, kiu signifas diaĵon, do "la Dio."[1] Aliaj kognatoj en la ŝemidaj lingvoj inkludas la akadan 𒀭 (Ilu), malnovsudaraban 𐩱𐩡 (ʔl), kaj hebrean אל (el, dio).[2][3][4][1]
Alaho | |
---|---|
La literoj por Alaho | |
dinomo • Dio laŭ abrahamaj religioj | |
Informoj | |
Originala nomo | الله |
Eble sama | Dio en Islamo • dio • Dikr |
Parto de serio |
Kredo kaj praktikoj |
Unueco de Dio |
Ĉefaj personecoj |
Mohamedo |
Tekstoj kaj leĝoj |
Branĉoj de islamo |
Sunaismo |
Sociopolitikaj aspektoj |
Arto • Arkitekturo |
Vidu ankaŭ |
Vortareto de islamaj nocioj |
Iuj[5] opinias, ke estas eraro, traduki la arablingvan ʾAllāh per Allah (kiel Italo Chiussi en Korano) aŭ Alaho, kaj proponas kiel tradukon simple Dio. Ili klarigas, ke la araba esprimo signifas laŭvorte "la dio" (artikolo al- + ilāh), kaj la difina artikolo egalvaloras al la uzo de majusklo (ne ekzistas uskleco en la araba).