Aristotela Universitato de Tesaloniko
universitato ĉe Tesaloniko, Grekio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Aristotela Universitato de Tesaloniko (greke Αριστοτέλειο Πενερισσός Τεσσαλονική) estas publika universitato en Tesaloniko, kaj unu el la plej malnovaj kaj plej alte rangigitaj universitatoj en Grekio. La areo de la universitato estas ĉirkaŭ 230,000 kvadrataj metroj, kio faras ĝin la plej granda universitato en la lando. La universitato estas nomita laŭ la filozofo Aristotelo.
Aristotela Universitato de Tesaloniko | |||||
---|---|---|---|---|---|
universitato • eldonejo de malfermita aliro | |||||
moto | antikve-greke Μούσαις Χάρισι Θῦε Ofero al la Muzoj kaj la Gracoj | ||||
Informoj | |||||
fondodato | 1925 | ||||
Situo | |||||
Geografia situo | 40° 37′ 48″ N, 22° 57′ 29″ O (mapo)40.6322.958055555556 | ||||
lando | Grekio | ||||
urbo | Tesaloniko | ||||
Nombroj | |||||
nombro de studentoj | 95 000 vd | ||||
retejo | [<span%20class="official%20website"> Oficiala retejo] | ||||
Listoj | |||||
membro de | |||||
• Unuiĝo de Mediteraneaj Universitatoj • TIME (Top Industrial Managers for Europe ) • Utrecht Reto • Asocio de Eŭropaj Universitatoj • Greek Universities Network • Asocio Universitata de Franclingvio • Open Technologies Alliance vd | |||||
filioj | |||||
• Teloglion Fondaĵo de Artoj vd | |||||
| |||||
| |||||
Aktuale en 2014, proksimume 40,000 studentoj studas en Aristotle University: 31,000 por la unua grado kaj 9,000 en altgradaj programoj (de kiuj 3,952 por la doktoreco). Aldone al tio, la universitato laborigas ĉirkaŭ 2,366 fakultatanojn [1], kaj la administra kunlaborantaro konsistas el 400 permanentaj dungitoj kaj 528 subkontraktistoj dungitaj fare de la universitato [2].
La lingvo de instruado estas la greka, kvankam ekzistas programoj en fremdaj lingvoj kaj kursoj por internaciaj studentoj, faritaj en la angla, la franca, la germana kaj la itala. La universitato estas membro de multaj akademiaj organizoj inkluzive de la Konferenco de Eŭropaj Lernejoj por Altnivela Inĝenieristiko, Eduko kaj Esploro kaj la Utrecht Reto.