Artefarita intelekto
From Wikipedia, the free encyclopedia
Artefarita intelekto[1] (AI) estas kampo de informadiko. Simple dirite, temas pri la konceptado kaj ebligo, ke maŝino elmontru homajn kapablojn havantaj ecojn de intelekto kiel rezonado, lernado, planado kaj kreado, kaj pri konduto kaj strukturo de tiaj maŝinaj sistemoj.
La jardekojn longa filozofia disputo, ĉu el la konduto de tiaj maŝinoj oni rajtas konkludi, ĉu kaj kiugrade aliaj intelektohavaj estaĵoj baziĝas sur similaj strukturoj, ankoraŭ restas senkonkluda. Alan Turing proponis tiurilate sian faman teston: oni detektu intelektajn kapablojn nur laŭ la konduto en konversacio aŭ intervjuo.
La artefaritan intelekton oni fojfoje nomas maŝina intelekto, t.e. intelekto montrata de maŝinoj, kontraste al la natura intelekto de homoj kaj aliaj animaloj. En komputoscienco la esplorado de AI estas difinita kiel la pristudado de "intelektaj agantoj": temas pri ajna aparato, kiu perceptas sian medion kaj entreprenas agojn pliigantajn ĝian ŝancon sukcese atingi siajn celojn.[2] Populare, la termino "artefarita intelekto" estas aplikata kiam maŝino imitas "kognajn" funkciojn, kiujn homoj asocias kun aliaj homaj mensoj, kiel "lernado" kaj "problemosolvado".[3]
Artefarita intelekto estis fondita kiel scienca fako en 1956, kaj ekde tiam ĝi trapasis kelkajn tajdojn de optimismo,[4][5] sekvite de seniluziiĝo kaj la perdo de financado (konata kiel "AI vintro"),[6][7] sekvite de novaj alproksimiĝoj, sukcesoj kaj plinovigita financado.[8] Dum plejparto de ĝia historio, la esplorado de AI estis dividita en subfakojn, kiuj ofte interagas unu kun alia.[9] Tiuj subfakoj estas bazitaj sur teknikaj konsideroj, kiel specifaj celoj (ekz. "robotiko" aŭ "maŝinlernado"),[10] la uzado de specialaj iloj ("logikaj" aŭ artefaritaj neŭroretoj), aŭ profundaj filozofiaj diferencoj.[11][12][13] Subfakoj estis bazitaj sur sociaj faktoroj (speciale institucioj aŭ la verko de individuaj fakuloj).[14]