Avraham Burg
From Wikipedia, the free encyclopedia
Avraham "Avrum" BURG (hebree אברהם בורג, la 19-an de Januaro 1955) estas israela verkisto, politikisto kaj negocisto:[1] li estis membro de la Knesset, proparolanto de la Juda Agentejo por Israelo, prezidanto de la Knesset, kaj provizora Prezidento de Israelo. Li estis la unua prezidanto de la Knesset naskiĝinta en Israelo post la sendependigo en 1948. Membro de la Laborpartio kiam li estis membro de la Knesset, Burg anoncis en Januaro 2015, ke li estis aliĝinta al la pli maldekstra koalicio Ĥadaŝ.[2]
Avraham Burg | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 19-an de januaro 1955 (1955-01-19) (69-jaraĝa) en Jerusalemo |
Lingvoj | angla • franca • hebrea |
Loĝloko | Nataf |
Ŝtataneco | Israelo |
Alma mater | Hebrea Universitato de Jerusalemo |
Familio | |
Patro | Yosef Burg |
Okupo | |
Okupo | politikisto • verkisto |
Li estis leŭtenanto en la militservo. Li gradiĝis el la Hebrea Universitato de Jerusalemo per grado en sociaj sciencoj. En la 1980-aj jaroj li estis aktivulo en maldekstraj movadoj kaj en Pacon Nun.
Dum sia partopreno en la Juda Agentejo por Israelo, li laboris por rekuperi propraĵojn rabitajn el judoj dum la Holokaŭsto kaj aliaj okazintaĵoj.