Azerbajĝano
lando en Kaŭkazio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Azerbajĝano (azerbajĝane Azərbaycan), oficiale la Azerbajĝana Respubliko (azerbajĝane Azərbaycan Respublikası), estas eŭrazia lando situanta en Kaŭkazio ĉe la bordo de la Kaspia Maro. Ĝi havas landlimojn kun Rusio norde, kun Kartvelio kaj Armenio okcidente kaj kun Irano sude.
La nuna teritorio de Azerbajĝano estis la regiono kie antaŭe ekzistis Kaŭkaza Albanio, kristana nacio tre ligata al la armenoj. Ĝi estis inter la unuaj ŝtatoj de la mondo kie kristanismo estis la ŝtata religio. Post la amasa elmigrado de la tjurkoj en la regionon la loka loĝantaro kaj la tjurkoj rasmiksiĝis kaj naskiĝis la azeroj kiuj heredis tradiciojn eĉ ekde la zoroastra epoko kaj kristana sed kun la islama religio.
Azerbajĝano fariĝis la unua laika demokratia respubliko el la islama mondo en 1918 post la malapero de la Rusa Imperio kaj la sendependiĝo de la kaŭkazaj teritorioj. Ĝi kuniĝis kun Armenio kaj Kartvelio en federacia demokratia respubliko dum du jaroj. Samtempe en Bakuo kaj apudurboj en novembro 1917 estis proklamita socialisma soveta respubliko (Baku-soveto), detruita ĝis la fino de somero 1918 de Cetra Kaspia diktaturo subtenita de brita armeo.
Poste ĝi fariĝis sola sendependa respubliko kaj post la venko de bolŝevikoj en la interna milito, ĝi fariĝis ĝis 1936 parto de la Kaŭkaza federacia respubliko. De 1936 ĝis 1991 ĝi estis unu el la 15 sovetaj respublikoj en konsisto de Sovetunio.
Azerbajĝano estas sekulara lando, kiu estas membro de la Konsilio de Eŭropo ekde 2001.[2] La azeroj estas la plimulta etno, el kiu la plejparto estas ŝijaismaj islamanoj. Malgraŭ tio ke ĝiaj institucioj estas similaj al la demokratiaj, la registara konduto estas kritikata pro aŭtoritatismo.
La lando estis kunfondinta membro de GUAM kaj estas membro de la Komunumo de Sendependaj Ŝtatoj ekde septembro 1993.[3] Azerbajĝano havas delegitaron ĉe la Eŭropa Unio kaj gastigas specialan senditon el la Eŭropa Komisiono.
Inter la ĉefaj allogaĵoj de Azerbajĝano troviĝas prahistoria groto kun skribaĵoj kaj pentraĵoj de la praloĝantoj, la plej antikvaj de Eŭropo; la malnova urboparto de Bakuo kie elstaras la Turo de la Pucelino, la Placo de la Libereco, la Palaco de Ŝirvanŝahoj, la Bulvardo Bakuo kaj la Fajrotemplo el zoroastra epoko. Azerbajĝano estas unu el la landoj kiuj plej rapide ekonomie disvolviĝas danke al la nafta elfosado en la Kaspia Maro kaj la evoluigo de la turisma infrastrukturo, sed koruptado atingas altan nivelon.