Blukresta Montaro
From Wikipedia, the free encyclopedia
Blukresta Montaro (angle : Blue Ridge Mountains) estas fiziografia provinco de Apalaĉaj Montoj. Tiu provinco konsistas el nordaj kaj sudaj fiziografiaj regionoj, kiuj disiĝas proksime de la roanoke-rivera interspaco [1]. La montara sistemo estas situanta en Orienta Usono, komencante ĉe sia plej suda parto en Georgio, tiam finiĝante norden en Pensilvanio. Okcidente de Blukresta Montaro, inter ĝi kaj la plejparto de Apalaĉaj Montoj, troviĝas Granda Apalaĉa Valo, limigita okcidente de Kresta kaj Vala provinco de Apalaĉaj Montoj.
Blukresta Montaro (Blue Ridge Mountains) | |
montaro | |
Blukresta Montaro kiel vidite ekde la Blukrest-montara Parkvojo (Blue Ridge Parkway) apud Mitĉel-Monto | |
Lando | Usono |
---|---|
Regionoj | 8
|
Parto de | Apalaĉaj Montoj |
Plej alta punkto | Mitĉel-Monto |
- alteco | 2 037 m s. m. |
- koordinatoj | 35° 45′ 53″ N 82° 15′ 55″ U (mapo) |
Geologia konsisto | granito, gnejso, grejso |
Apalaĉaj montoj
| |
Vikimedia Komunejo: Blue Ridge Mountains | |
Blukresta Montaro estas konata por sia blueta koloro se vidite ekde distanco. Arboj metas la "bluon" en Blukresta Montaro, kaŭze de la izopreno liberigita en la atmosfero [2], tiel kontribuante al la karakteriza nebuleto sur la montoj kaj ilia karakteriza koloro [3].
Ene de la blukrest-montara provinco estas du gravaj naciaj parkoj: Nacia Parko Ŝenandoah en la norda sekcio kaj Granda Fumplen-montara Nacia Parko en la suda sekcio. Blukresta Montaro ankaŭ enhavas la Blukrest-montara Parkvojon, 755 kilometrojn longa pitoreska aŭtovojo kiu ligas la du parkojn kaj estas situanta laŭlonge de la krestospintlinioj kun la Apalaĉo-Pado [4].