Bluso
Muzika ĝenro / From Wikipedia, the free encyclopedia
Bluso (angle Blues, la bluoj, idiome por sento esti afliktita) estas voĉa kaj instrumenta muzikspeco, nome muzika ĝenro[1] en malrapida aŭ moderata tempo kiu kreiĝis far la idoj de afrikaj sklavoj, nome la afrik-usonanoj en la ruraj komunumoj de Suda Usono, nome Deep South aŭ Profunda Sudo, ĉirkaŭ la fino de la 19a jarcento. La bluso radikis en okcident-afrikaj profanaj kantoj kaj laborkantoj (worksong), kun kombino de melodiaj vokoj aŭ kampaj laborkantoj (field holler), preĝokantoj, preĝokrioj kaj ĉantoj kaj aliaj tipoj de popola muziko el eŭropusonanoj, kiaj rimitaj simplaj rakontaj baladoj.[2][3]