Bolŝaja kolcevaja linio (Moskvo)
linio de la Metroo de Moskvo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Bolŝaja kolcevaja linio / BKL ("Granda cirkla linio", ruse Большая кольцевая линия / БКЛ) antaŭe nomita TPK linio (Tretij peresadoĉnij kontur, "Tria interŝanĝa konturo", ruse Третий пересадочный контур) [1] estas metrolinio de la Metroo de Moskvo. Ĝi estas planata kiel dua cirkla linio situanta ekstere de la ekzistanta Cirkla linio, kun branĉo al Moskva-Siti.
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Kolcevaja linio (Moskvo). |
Bolŝaja kolcevaja Большая кольцевая линия | |
---|---|
Paso de fervojo | |
Trafikado | |
Trafikanto | Metroo de Moskvo |
Historio | |
Malfermo | 26-a de februaro 2018 |
Teknikaj trajtoj | |
Longo | 70 km |
Ŝpuro | 1520 mm (Larĝa ŝpuro) |
Stacioj de la fervojlinio | |
31 stacioj | |
La kvin unuaj stacioj (de Delovoj centr ĝis Petrovskij park) malfermiĝis la 26-an de februaro 2018.
La sekcio de Ŝelepiĥa al Petrovskij park, estas uzata kune kun la linio Solncevskaja kiel parto de la itinero.
La 7-an de decembro 2021 malfermiĝis 10 novaj stacioj: Tereĥovo, Kuncevskaja, Davidkovo, Aminjevskaja, Miĉurinskij prospekt, Prospekt Vernadskogo, Novatorskaja, Voroncovskaja, Zjuzino, Kaĥovskaja.
Post kompletigo, Bolŝaja kolcevaja linio inkluzivas la tri staciojn de Kaĥovskaja linio (Kaĥovskaja, Varŝavskaja, Kaŝirskaja).
BKL estis oficiale malfermita la 1-an de marto 2023 kaj malfermiĝis 9 novaj stacioj: Marjina Roŝĉa, Riĵskaja, Sokolniki, Tekstilŝĉiki, Peĉatniki, Nagatinskij Zaton, Klenovij bulvar, Kaŝirskaja, Varŝavskaja.