Calista Flockhart
usona aktoro / From Wikipedia, the free encyclopedia
Calista Kay FLOCKHART (11a de Novembro, 1964)[1] estas usona aktorino. Ŝi estas ple bone konata por la ludado de la titolrolulo en la televida serio de Fox Ally McBeal (1997–2002), pro kiu ŝi ricevis la premion Ora Globo en 1998 kaj estis trifoje nomumita por la premio Primetime Emmy por Elstara Ĉefa Aktorino en Komedia Serio. El 2006 ĝis 2011, ŝi stelulis la rolon de Kitty Walker en la drama serio de ABC nome Brothers & Sisters, kaj inter 2015 kaj 2021, Flockhart aperis kiel Cat Grant en la dramo pri superheroo nome Supergirl. En kino, ŝi estas konata pro roloj en The Birdcage (1996), A Midsummer Night's Dream (1999), kaj Things You Can Tell Just by Looking at Her (2000).
Calista Flockhart | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Calista Flockhart | |||||
Naskonomo | Calista Kay Flockhart | ||||
Naskiĝo | 11-an de novembro 1964 (1964-11-11) (59-jaraĝa) en Freeport | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Usono vd | ||||
Alma mater | Mason Gross School of the Arts • Universitato Rutgers • Shawnee High School vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Ronald Flockhart vd | ||||
Edz(in)o | Harrison Ford vd | ||||
Infanoj | 1 | ||||
Profesio | |||||
Okupo | televida aktoro • filmaktoro • teatra aktoro vd | ||||
Laborkampo | aktoro vd | ||||
Aktiva dum | 1989– vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Flockhart profesie debutis en teatro en Novjorko, aperante en Beside Herself kun Melissa Joan Hart, en la Circle Repertory Theatre. Du jarojn poste, Flockhart aperis en la televida filmo Darrow. Kvankam ŝi poste aperis en filmoj Naked in New York (1993) kaj Getting In (1994), ŝia unua grava parolanta parto en filmo okazis en Quiz Show, reĝisorita de Robert Redford.
Flockhart debutis en Broadvejo en 1994, kiel Laura en The Glass Menagerie. Flockhart ricevis premion Clarence Derwent pro sia ludado. En 1995, Flockhart aktoris kun aktoroj kiel Dianne Wiest kaj Faye Dunaway kiam ŝi aperis en la filmo Drunks. En 1996, Flockhart aperis kiel filino de la roluloj de Dianne Wiest kaj Gene Hackman en The Birdcage. Poste tiun jaron, Flockhart stelulis en Jane Doe kiel drogmaniulo, kvankam ĝi ne estis publikigita ĝis 1999, ĉirkaŭ tri jarojn post la fino de filmado. En tiu jaro ŝi plue laboris en Broadvejo, ludante la rolon de Nataŝa en Tri fratinoj de Anton Ĉeĥov.
Laborinte por famaj serioj Ally McBeal kaj Brothers & Sisters, ŝi laboris por la rolo de Heleno en A Midsummer Night's Dream, kinversio en 1999 de la teatraĵo de Shakespeare.