Centr-Afrika Respubliko
lando en centra Afriko, sen marbordo, apud Ĉado, Sudano, Sud-Sudano, Demokratia Respubliko Kongo, Respubliko Kongo, kaj Kameruno / From Wikipedia, the free encyclopedia
Centr-Afrika Respubliko (CAR) aŭ Centr-Afriko[1] estas ŝtato en mez-Afriko. Ĉirkaŭas ĝin la landoj Kameruno (okcidente), Ĉado (norde), Sudano (nordoriente), Demokratia Respubliko Kongo (sude), kaj Respubliko Kongo (sudokcidente).
Centr-Afrika Respubliko | |||||
République centrafricaine Ködörösêse tî Bêafrîka | |||||
Detaloj | Detaloj | ||||
Nacia himno: La Renaissance (franclingve) E Zingo (sangolingve) | |||||
Nacia devizo: "Unité, Dignité, Travail" "Unueco, Digno, Laboro" | |||||
suverena ŝtato • lando sen maraliro • lando • respubliko | |||||
---|---|---|---|---|---|
Bazaj informoj | |||||
Ĉefurbo | Bango (france Bangui, sangoe Bangî) | ||||
Oficiala(j) lingvo(j) | la franca kaj sangoa | ||||
Uzata(j) lingvo(j) | pli ol 80 | ||||
Plej ofta(j) religio(j) | 35% indiĝenaj, 25% katolikaj, 25% protestantaj, 15% islamaj | ||||
Areo | 622,984 km² | ||||
- % de akvo | 0 % | ||||
Loĝantaro | 4.216.666 laŭ takso de 2007, inter ili 33% estas gbajaoj, 27% bandaoj, la cetero diversaj aliaj etnoj. (2017) | ||||
Loĝdenso | 6,77 loĝ./km² | ||||
Loĝantoj | centrafrikanoj | ||||
Horzono | +1 | ||||
Interreta domajno | .cf | ||||
Landokodo | CF | ||||
Telefona kodo | +236 | ||||
Plej alta punkto | Mont Ngaoui | ||||
Plej malalta punkto | Ubangi | ||||
Politiko | |||||
Politika sistemo | respubliko | ||||
Ŝtatestro | Faustin-Archange Touadéra | ||||
Ĉefministro | Félix Moloua | ||||
Nacia tago | 1-a de decembro | ||||
Sendependiĝo disde Francio | 13-a de aŭgusto 1960 | ||||
Ekonomio | |||||
Valuto | centrafrika franko (XAF) (XAF) | ||||
MEP | laŭ 2006 | ||||
– suma | 1,48 miliardoj da USD | ||||
– pokapa | 355 USD | ||||
| |||||
Ĉar plej da la teritorio de CAR situas en la riverbasenoj de Ŝari kaj Ubangi, la francoj nomis la kolonion, kiun ili starigis tie, Ubangi-Ŝari (Oubangui-Chari franclingve). Tiu francia kolonio Ubangi-Ŝari fariĝis aŭtonoma teritorio de la Franca Komunumo en 1958 kaj sendependa nacio en 1960. Dum pli ol tri jardekoj post sendependiĝo, regis la "respublikon" prezidentoj, kiujn oni ne elektis per vere demokratiaj balotoj, aŭ kiuj prenis potencon perforte.
Centr-Afrika Respubliko estas unu el la plej malriĉaj lokoj de la mondo, kaj unu el la 10 plej malriĉaj nacioj en Afriko, sed en 2001 la anglalingva revuo The Ecologist taksis, ke CAR estas la plej bona lando de la mondo ĉe daŭripova evoluo.