Clarence Bicknell
brita arkeologiisto, pastro (kiu forlasis la eklezion) kaj esperantisto. / From Wikipedia, the free encyclopedia
Clarence BICKNELL [biknel] (naskiĝis la 27-an de oktobro 1842 en Herne Hill apud Londono, Anglio; mortis la 17-an de julio 1918 en la vilaĝo Casterino de la komunumo Tenda, okcidente de la komunumocentro, tiam en Italio, ekde 1947 en Francio) estis angla matematikisto, anglikana pastro, botanikisto kaj arkeologo, pentristo kaj verkisto, poeto, humanisto, filantropo kaj esperantisto, membro de la Lingva Komitato de 1905[1].
Clarence Bicknell | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 27-an de oktobro 1842 (1842-10-27) en Herne Hill |
Morto | 17-an de julio 1918 (1918-07-17) (75-jaraĝa) en Castérino |
Lingvoj | Esperanto • angla • Volapuko • itala • franca |
Loĝloko | Anglio |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando • Unuiĝinta Reĝlando (Britio) |
Alma mater | Universitato de Kembriĝo • Trinity College |
Familio | |
Patro | Elhanan Bicknell |
Frat(in)o | Algernon Sidney Bicknell |
Okupo | |
Okupo | antropologo • arkeologo • esperantisto • botanikisto • matematikisto • artisto • filantropo |
Esperanto | |
Esperantisto numero | 4686 |
Li estis inter la fondintoj de la Esperanto-movado en Italio, kie li loĝis preskaŭ kvardek jarojn. Li starigis bibliotekon kaj muzeon en Bordighera[2]. Bicknell aldone al sia Esperanto-agado faris arkeologiajn registrojn en la nuna sudorienta Francio. Lia studo kaj pasio por la floraro de nordokcidenta Italio estigis en li deziron fari arton el tiuj floroj[3].