Corregidor
From Wikipedia, the free encyclopedia
Corregidor [koreĥiDOR], oficiale isla del Corregidor dum la hispana epoko laŭ la posteno koregidoro,[1] estas insulo de Filipinoj situa en la Golfeto Manila, proksima al la urbo Manilo, landa ĉefurbo. Corregidor apartenas al la municipo Cavite ekde 1857. Antaŭ tiu dato ĝi formis parton de Bataano.[2] Ĝi havas maksimuman longon el oriento okcidenten de 6 km, kun mezaveraĝa larĝo de 1,6 km kaj 5 km² de totala areo.
Rapidaj faktoj insulo [+], Lando ...
Corregidor | ||
---|---|---|
insulo [+] | ||
Lando | Filipinoj | |
Akvejo | Pacifiko | |
Koordinatoj | 14° 23′ N, 120° 34′ O (mapo)14.385555555556120.57305555556 | |
Akvokolektejo | 5,49 km² (549 ha) [+] | |
Areo | 5,49 km² (549 ha) [+] | |
|
||
Corregidor | ||
Vikimedia Komunejo: Corregidor [+] | ||
Fermi
La insulo estas speciale konata pro sia rolo kiel fortikaĵo de la armeo de Usono dum la Dua Mondmilito; en tiu insulo okazis la batalo de Corregidor. Antaŭe, pro sia strategia loko en la golfeto, estis historie grava punkto por helpo por la defendo de Manilo dum la periodo kiam tiu areo estis hispana.