Daŭfenio
From Wikipedia, the free encyclopedia
Daŭfenio (PIV), aŭ Daŭfinato (arpitane: Darfená/Dôfenâ, okcitane: Daufinat france: Dauphiné) estas historia provinco Francio koresponda al la hodiaŭaj francaj departementoj Isère, Drôme kaj Hautes-Alpes.
Daŭfenio | |||||||||||||
Plena origina nomo: | |||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| |||||||||||||
malnova provinco de Francio | |||||||||||||
Geografio
| |||||||||||||
Ĉefurbo: | |||||||||||||
Loĝantaro | |||||||||||||
Ŝtat-strukturo | |||||||||||||
Patrina lando: |
|||||||||||||
Pereo: |
|||||||||||||
| |||||||||||||
La norda parto de Daŭfenio situas en Arpitanio kaj suda en Okcitanio, oriente de la rivero Rodano, sude de Savojo kaj norde de Provenco, kiu etendiĝas ĝis la limo al Italio.
Konataj pejzaĝoj estas la Daŭfeniaj Alpoj, Pelvoux, kiun limigas la valoj de riveroj Romanche, Durance kaj Drac, kaj ties antaŭalpoj kun la regionaj naturparkoj Vercors kaj Grande Chartreuse. Ilin vizitas multaj turistoj. La Pelvoux-montomasivo famas pro ĝiaj montegoj kaj la nacia naturparko Parc National des Écrins. Sude de Grenoble troviĝas du nekonataj kvankam belaj valoj : Matheysine (ĉefurbeto La Mure) kaj Trièves (ĉefurbeto Mens). La malpli montara parto Malsupra Daŭfenio (Bas-Dauphiné), proksime al rivero Rodano, estas vaste uzata por agrikulturo.
Konata urbo kaj historia ĉefurbo de Daŭfenio estas Grenoble.