Elis Regina
From Wikipedia, the free encyclopedia
Elis Regina (plena nomo: Elis Regina Carvalho Costa; naskiĝinta la 17-an de marto 1945 en Porto-Alegro, Brazilo; mortinta la 19-an de januaro 1982 en San-Paŭlo, Brazilo) estis brazila kantistino de bosanovo kaj ĵazo, konsiderata kiel unu el la plej gravaj reprezentantoj de la Muziko Populara Brazila. Ŝian fruan morton en la aĝo de 36 jaroj kaŭzis trodozo de kokaino kaj alkoholo, kvankam oni pripensas la teorion, ke ŝi estis viktimo de la tiam reganta militista reĝimo diktatoreca.[1] Multaj muzikistoj kaj recenzistoj ŝin rigardas kiel unu el la plej bonaj kantistoj de Brazilo.[1]
Rapidaj faktoj Persona informo, Subskribo ...
Elis Regina | |
---|---|
Elis Regina dum intervjuo kun Klaudio Kleiman (Revuo Expreso Imaginario). Bonaero, decembron de 1979 | |
Persona informo | |
Naskonomo | Elis Regina Carvalho Costa |
Naskiĝo | 17-an de marto 1945 (1945-03-17) en Porto-Alegro |
Morto | 19-an de januaro 1982 (1982-01-19) (36-jaraĝa) en San-Paŭlo |
Mortokialo | trodozo |
Lingvoj | portugala • brazilportugala |
Ŝtataneco | Brazilo |
Subskribo | |
Familio | |
Edz(in)o | Cesar Camargo Mariano |
Amkunulo | Nelson Motta |
Infanoj | Pedro Mariano • Maria Rita |
Okupo | |
Okupo | kantisto • ĵazmuzikisto |
Fermi