Enrico Macias
From Wikipedia, the free encyclopedia
Enrico MACIAS [enriko masjas], naskonome: Gaston Ghrenassia (naskiĝis la 11-an de decembro 1938(nun 1938-12-11) en Konstantino, franca Alĝerio) estas franca kantisto, muzikisto, komponisto kaj aktoro.
Enrico Macias | |
---|---|
Enrico Macias, 2011 | |
Bazaj informoj | |
Naskonomo | Gaston Ghrenassia |
Naskiĝo | 11-an de decembro 1938 (1938-12-11) (85-jaraĝa) en Konstantino, Provinco Konstantina, Franca Alĝerio |
Deveno | Francio |
Ĝenroj | Araba-Andaluza muziko, Mondmuziko, varieteo |
Profesio | Aktoro, kantisto , muzikisto, muzika produktoro |
Instrumentoj | Gitaro, Al-Udo |
Aktivaj jaroj | 1962 - nun |
Retejo | www.enricomacias.net |
Persona informo | |
Naskonomo | Gaston Ghrenassia |
Aliaj nomoj | Enrico Macias |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Francio |
Alma mater | International lycée François-Ier |
Parencoj | Cheikh Raymond |
Okupo | |
Okupo | kantaŭtoro • diskografa artisto • aktoro |
Li kunlaboris kun dekoj da artistoj kaj liaj kantoj estis interpretitaj en multaj lingvoj inkluzive la francan, italan, hispanan, hebrean, jidan, turkan, grekan, anglan, armenan, araban kaj multaj el ĝiaj dialektoj. En Turkio ekzemple, multaj artistoj Interpretis liajn kantojn kun turkaj kantotekstoj i.a. Ajda Pekkan, Seyyal Taner, Gönül Yazar kaj Nilüfer Yumlu, Dum tiuj jaroj, tradukoj de francaj kantoj nomitaj "arrangements" (aranĝoj) estis tre popularaj en Turkio.
Lia unua disko nomiĝis Enfants de tous pays (Infanoj de ĉiuj landoj)[1].
Internacie rekonita, li ricevis la titolon de Kantisto de paco en 1980 de Kurt Waldheim.