Fado
From Wikipedia, the free encyclopedia
Fado (el la portugala "fado" [FAdu] ="fato") estas portugala tradicia kantstilo, kiun plenumas solkantisto (vira aŭ ina) kun gitara akompano. La temoj kaj tono estas plejofte melankoliaj (tial la signifo, "fato"), kvankam ne mankas leĝeraj kaj eĉ humuraj ĝenroj. La portugala kantostilo fado, estis agnoskita de Unesko en la jaro 2011 kiel nemateria kultura heredaĵo[1].
En Portugalio ĝi estas depost kelkaj jardekoj ĝenerale aprezata kaj prestiĝa kantarto, kvankam ĝi plene konserviĝas ankaŭ kiel popola fenomeno, daŭre kantata en malriĉaj drinkejoj. Kutima prezentaĵo ankaŭ en luksaj drinkejoj kaj restoracioj, kune kun manĝaĵoj kaj bonaj vinoj, fado estas unu el la ĉefaj “porturistaj tipaĵoj”. Tamen fado okupas specialan lokon en la vivo de preskaŭ ĉiuj portugaloj, kiu sincere kunsentas la ĉagrenon, melankolion, gajecon kaj saŭdadon kiujn temas la muziko.
Fado ekestis ĉirkaŭ 1820. Estas pluraj hipotezoj pri ĝia apero, sed neniu plene akceptita teorio. Plej verŝajnaj estas la influo de koloniaj enmigrantoj kaj revenantaj elmigrintoj, kiuj alportis elementojn afrikajn kaj brazilajn; lokaj influoj, nome de ciganaj romancoj kaj flamenko, estas ankaŭ verŝajnaj.
Post iom kriza periodo en la jaroj 1970-aj, kiam la fado ekmalpopulariĝis inter la junuloj, ĝi estas nuntempe pli populara ol verŝajne iam ajn, perdinte la fifamon kiun ĝi ĝuis ĝis ĉ. mezo de la 20 jardento (la vorto "fadista" estis eĉ uzata neformale en “decaj” rondoj kiel sinonimo de "vagabondo" aŭ eĉ "stratkrimulo").
Estas du ĉefaj fadskoloj, Lisbona kaj koimbra. Ĉilasta evoluis el la unua (aŭ el iama formo de tiu) kaj ĝin kantas universitataj studentoj, ĉefe pri amaj temoj kaj preskaŭ ĉiam malgaje. Koimbra fado estas kutime ludata per pli ol du gitaroj.
Fado estas ludata per klasika aranĝo de t.n. portugala gitaro (turnkerforma, 12-korda), gitaro (portugallingve nomata viola) kaj kantisto, aŭ portugala gitaro kiel solisto kaj portugala gitaro kun ordinara gitaro.
Ne maloftas muzikeksperimentoj kiuj aldonas netradiciaj stilojn kaj instrumentojn al fado (ekzemple Amália kaj Don Byas saksofono, aŭ aldono de baso aŭ kontrabaso). Sed ne malpopulariĝas la tradicia formo (kvankam ĝi ja evoluadas).