Fenetila kafeato
kemia kombinaĵo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Fenetila kafeato aŭ C17H16O4 estas kemia kombinaĵo, apartenanta al la funkcia grupo de la esteroj de la kafeata acido kaj fenetila alkoholo, malhelblanka lumsensiva solidaĵo, unu el la komponaĵoj de la propoliso kun antiinflamaj, antioksidigaj kaj antibakteriaj proprecoj. Kutime ĝi estiĝas per kondensiĝa reakcio aŭ per esterigo de Fischer-Speyer kun sulfata acido kiel katalizilo. Fenetila kafeato estas malmulte solvebla en akvo, sed tute solvebla en alkoholo, duetila etero, kloroformo kaj plejmulto el la organikaj solvantoj. Fenetila kafeato ankaŭ uzatas pro ĝiaj medicinaj kaj antikanceraj proprecoj.
Fenetila kafeato | ||
Plata kemia strukturo de la Fenetila kafeato | ||
Tridimensia kemia strukturo de la Fenetila kafeato | ||
Fenetila kafeato estas la ĉefa komponaĵo de la propoliso. | ||
Alternativa(j) nomo(j) | ||
| ||
Kemia formulo | ||
CAS-numero-kodo | 104594-70-9 | |
ChemSpider kodo | 4445100 | |
PubChem-kodo | 5281787 | |
Fizikaj proprecoj | ||
Aspekto | malhelblanka lumsensiva solidaĵo | |
Molmaso | 284,311 g·mol-1 | |
Solvebleco | Akvo:Nesolvebla | |
Mortiga dozo (LD50) | 132 mg/kg (buŝe)[1] | |
Sekurecaj Indikoj | ||
Riskoj | R36/37/38 [2] | |
Sekureco | S26 S36 | |
Pridanĝeraj indikoj | ||
Danĝero
| ||
GHS Damaĝo Piktogramo | ||
GHS Signalvorto | Averto | |
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H315, H319, H335 | |
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P261, P264, P271, P280, P302+352, P304+340, P305+351+338, P321, P332+313, P337+313, P362, P403+233, P405, P501[3] | |
(25 °C kaj 100 kPa) |